![]() Diversaj ritm-modeloj kaj temp-aranĝoj ankaŭ estas ofte uzataj de pli fakulaj drumistoj, kiel ekzemple Gene Hoglan (Death/Dark Angel), Alex Hernandez (Immolation), Flo Mounier (Cryptopsy), la francano Romain Goulon (Necrophagist) aŭ la svisano Seb Schacher (Mumakil). Eksplodaj ritmoj sinsekvigadas aŭ samtempigadas frapojn precipe ĉe la bas- kaj drat-tamburo. Napalm Death laŭdire kreis la esprimon, kvankam tiu tamburad-stilo antaŭe estis praktikata de D.R.I., Repulsion kaj aliaj. Oni priskibis eksplodan ritmon kiel „frenezaj tamburaj eksplodadoj, celante malpli ritmon mem ol absoluta sona perforto“. ![]() Laŭdifine de Adam MacGregor, „eksploda ritmo ĝenerale enhavas ripetan, deksesonan muziknoton ludatan per rapidega ritmo, kaj disigatan egale inter la bas-, drat-tamburo kaj la kraka, tinta aŭ ĉarlestona cimbalo.“ La efiko ŝajnas kvazaŭ baro de sono aŭ pafado de maŝinpafilo.
0 Comments
Leave a Reply. |